Miaj fotoj
Mi estas Vjacxeslav (Slavik) Ivanov el la suda parto de Rusio,
urbo Vladikavkaz. Nun mi studas en Peterburgo.
Multaj retumantaj Esperantistoj petis min aldoni kelkajn
fotojn de mi al cxi-tiu pagxo. Mi pigris-pigris, sed finfine faris etan galerion. Foje mi gxin iom renovigas (lastfoje - auxguste de 2001).
Vidu la galerion! Memoru, ke cxiu bildo estas alklakebla - kaj per tio vi povas vidi iom pli! ;~)
Mi naskigxis en majo-monato de la jaro 1978. Mi ne memoras gxuste, kiomjara mi estis en cxi-bildo. Mem provu diveni. :) |  |
Dum unua jaro de lernado rusiaj infanoj festas "Adiauxon al Abocolibro", kiam ili jam finlernis alfabeton kaj pli-malpli scipovas legi. Bilde vi povas vidi min sepjaran - mi ludis rolon de Abocolibro (ruse: Bukvarj) - suficxe fierinda rolo, mi supozas. Sxajne estas la jaro 1985.

Mia plej bona lerneja amiko Alan Bicxilov kaj mi. Vladikavkaz, auxgusto 1992.

Festo de la "Lasta Sonoro" en mia lernejo N7. Fino de dekjarlonga mezlerna studo. Mi staras en tute novaj vestajxoj, kiujn mi acxetis per la monpremio, kiun mi gajnis kiel "La plej bona mezlernej-finanto de Vladikavkaz-1995". Estis varmega vetero en tiu majo. 25-a de majo, 1995.

Ferioj inter la unua kaj dua kursoj de Universitato. Mi kaj mia cxiama amikino Sofja (ni lernis kune en la mezlernejo N7). Somero, 1996.

Mi kaj miaj kunlernantoj en prelegejo de matematika fakultato. Komenco de la dua kurso, septembro 1996. Proksimume tiutempe mi komencis lerni Esperanton.
Dum longaj jaroj (1997-2000) mi laboris cxe la internacia neprofita eduka organizo pri ekonomiko "Junularaj atingoj". La laboro estis suficxe interesa -- jen ekzemple mi en la halo de luksa Moskva hotelo "Redison-Slavjanskaja", kie okazis festivalo de mezlernejaj firmaetoj, agantaj kadre de "Junularaj atingoj". Marto, 1998.
|  |

Mi dum rolludo cxe tradicia Rusia Esperanto-junulara kunveno StRIGo. Cxiuj estis bone vestitaj, cxar ni planis disveturi post kelkaj horoj. Urbo Kostroma, novembro, 1999.

La sama arangxo - StRIGo en antikva rusia urbo Kostroma. Mi kaj mia cxiusence granda amiko Soslan Tabujev en la centro de la urbo dum lauxurba ekskurso. Kostroma, novembro, 1999.

Mi en Moskvo. Severaj frostoj enpelis min en la domon de Moskva Statistik-Ekonomia Universitato (MESI), kaj tie mi partoprenis tut-Rusian ekonomikan ludon "Delta". Januaro, 2000.
En la jaro 2000 mi sukcese finis universitaton kaj ekstudis kiel 'aspiranto' en Sankt-Peterburga Sxtata Universitato. Cxi-bilde vi povas vidi, kiel aspektas junaj sciencistoj surfone de la bela eks-cxefurbo :). Interalie, post mi estas la fama Publika Biblioteko (gxia oficiala nomo estas: Rusia Nacia Biblioteko), unu el plej grandaj kaj plej malnovaj en Rusio.
|  |
 |
La 4-11an de marto en la jaro 2001 apud Peterburgo okazis sinsekve Rusia Esperantista Kongreso kaj festivalo "Esperanto - Lingvo Arta". Dum ambaux arangxoj okazis multaj interesaj koncertoj. En cxi-tiu bildo vi vidas gejunulojn post tre energidona koncerto de fama JoMo.
|

Mi antaux la ekzamenoj en aspiranturo... Tro studas... Tamen aspektas strange gaja... :) Cxu jam frenezigxis? Majo, 2001.

Mi kun miaj bonegaj amikoj festas la Novan 2002-an Jaron en studenta komunlogxejo apud Peterburgo. Tute esperanta etoso.
Jen mi acxetis biciklon kaj gxojas pri tio. Majo, 2002. |
 |
Revenu al la cxefa pagxo de mia pagxaro.
Slavik Ivanov. Vladikavkaz, Rusio, 2001-2002.