no-pycckuEn Esperanto

Naskiĝlando de miaj prauloj

Sufiĉe ofte kaj en Esperanto-medio kaj en mia ĉiutaga vivo oni min demandas, ĉu mi estas ruso. Kutime mi respondas, ke jes. Ĉar mia denaske parolata lingvo estas la rusa, mi havas tute rusan familinomon kaj loĝas en Rusio. Tamen mia deveno ne estas tiel klara kaj simpla. Miaj prauloj vere estis rusoj, sed antaŭ ol transloĝiĝi al la norda Kaŭkazio (Vladikavkaz) ili dum preskaŭ jarcento loĝis eĉ pli sude — en nuntempa Turkio, en la urbo nomata Kars... Kars (kaj ankaŭ Pollando, ĉar mia patrino estas rusia polino) ĉiam estis unu el lokoj, pri vizitado de kiuj mi ĉiam revas. En ĉi-tiu paĝo mi provos kunigi ĉiujn informojn, kiujn mi trovos, pri la urbo mem kaj pri la kristanoj-molokanoj, kiuj estis miaj prauloj.


Mapo de la regiono, 1914 j.

La mapo de la regiono en la 1914-a jaro. Urbo Kars estas substrekita verde.
Nun la urbo apartenas al Turkio (vidu pli modernan mapon):

Pli moderna mapo. 1990-aj jaroj.

Sur la lasta mapo videblas ankaŭ urbo Vladikaŭkazo (Vladikavkaz), en kiun transloĝiĝis mia familio ĉ. la jaro 1900-a; la avo Ivan naskiĝis en 1904, jam en Vladikavkaz.


Molokanoj estas "Bibli-centrita" sekto, kiu aperis el la movado de Spiritaj Kristanoj inter la rusiaj kamparanoj, kiuj rifuzis aliĝi al Rusia Ortodoksa Eklezio en la 1600-aj jaroj. Spiritaj Kristanoj neis la diecon de la caro kaj de ikonoj, ortodoksajn fastojn, militajn mortigojn kaj kelkajn aliajn praktikojn, kiujn ili konsideris kontraŭ-Bibliaj. La unuan fojon oni uzis la nomon "molokano" en la jaroj 1670-aj pri la homoj, kiuj ignoris la fastajn tagojn (estis 200 da tiaj tagoj en jaro), trinkante lakton (ruse lakto molok-o). Molokanoj mem tute ne rifuzis la nomon — eĉ aldonis vortojn, ke ili estas "trinkantoj de la spirita lakto de Dio" (laŭ Bibli-citaĵo: "kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon" - I. Petro, 2:2).

Herezulojn oni senkompate punis en cara Rusio. En la 1800-aj jaroj la carista politiko estis: forigi la herezon el la centraj partoj de la lando, trasloĝigante herezulojn al Ukrainio, Kaŭkazio, Mez-Azio kaj Fora Oriento. Ĝuste tiel ankaŭ miaj prauloj lasis sian loĝlokon en Voroneĵa regiono kaj komencis la novan vivon en Kars...

Molokana abelejo en Turkio, fotita en 1939.Fine de la 19-a jarcento en Rusio estis ĉ. 500 mil molokanoj. 3% el ili foriris en la komenco de la 20-a jc. al Ameriko (plejparte Usono). Nun en la mondo restas nur ĉ. 20 mil homoj, kiuj "ethnically identify themselves as Molocans" (etne sin identas kiel molokanoj). En la mondo ekzistas nun ĉ. 200 molokanaj preĝejoj (komunumoj): 150 el ili en Rusio. Post disfalo de Sovetio plejparto de molokanoj transloĝiĝis el Cis-Kaŭkazio al sudo de Rusio (Stavropola kaj Krasnodara teritorioj). En Usono plejparto de molokanoj laŭ informoj de TTT-ejo "Molokan Home Page" loĝas en Los-Anĝeles kaj apude. La nombro de usonaj molokanoj, kiuj regule estas ĉe molokanaj kunvenoj, proksimumas kvin milojn.

Molokanoj el la ĉirkaŭaĵoj de Kars migris aliloken en kelkaj ondoj: la unua ondo en la komenco de la 20-a jarcento gvidis multajn al Kalifornio (tiam multe pli timiga, ol nun) kaj al la Norda Kaŭkazio (tiun pli facilan vojon elektis la miaj), la dua ondo estis ligita al la multmilita periodo de 1914-1922 kaj la restaĵoj revenis en Rusion laŭ la duflanka interkonsento de Sovetio kaj Turkio en la jaro 1961. La revenintoj de la lasta ondo (kiel mi legis en la etnografia esploro pri ili) estis dulingvaj, ofte kun la turka kiel la ĉefa lingvo, la loka loĝanto en la Stavropola teritorio, kien ilin loĝigis, nomadis ilin „turkoj“ pro strangaj aspekto kaj kutimoj, ankaŭ pro nescio de la rusaj vortoj por modernaĵoj.

En Turkio ekzistas certa intereso al la molokana heredaĵo en la orientaj regionoj. Aperis dokumentaj filmoj kaj almenaŭ unu fikcia filmo — „Deli deli olma“ („ne estu freneza“; la oficiala angla nomo estas „Piano Girl“) — kiuj mencias aŭ esploras la molokanojn kaj ilian kontribuon al la evoluo de la regiono.

Jen la komenca parto de la turka dokumentalo „Kars’ın Solan Rengi: Malakanlar“ („malaperinta koloro de Karso: molokanoj“), ĝi komenciĝas de tradicia molokana kantado:

Estas interese, ke la internaj familiaj legendoj forte kontraŭdiras la fontojn. Eble temas pri nur folkloro aŭ eble parto de la karsaj molokanoj devenas el iu asimilita loka grupo. Parto de ĉiutagaj praktikoj estas tro karseca/islameca por klarigi ilin per dudek iom da jaroj, dum kiuj Karso estis en konsisto de la Rusia Imperio. Simile molokanoj en Vladikavkaz insistas, ke ilia vilaĝo estis tie antaŭ la fondo de la urbo. Krom tio la molokana folkloro rakontas, ke la molokana maniero kanti psalmojn venis rekte de la tradicio, establita de la biblia caro Davido. Estas tiel pri la „buŝa“ tradicio: multaj kredoj havas historian bazon, aliaj — apenaŭ aŭ certe ne.

Iam daŭrigota... (aŭ eble ne, ĉar intertempe — mi ekverkis la paĝon en la jaro 2000 — la interreto kreskis, kaj la informoj abundas, almenaŭ en la rusa kaj la angla estas jam pli ol mi povus iam traduki).


Kiel ĝi videblas el Armenio kaj... ...el Turkio

Tiel aspektas Ararat-monto de ambaŭ flankoj - el Armenio kaj el Turkio.


Al la ĉefa paĝo