Ne jugxu severe, ja estis la unua kaj eble la lasta provo.
P.S.: Du lastaj poeziajxetoj estas influitaj de iom similaj verkoj de osetlingvaj poetoj Seka Gadijev kaj Kosta Hxetagurov, sed tute ne estas tradukoj.
18-19.07.1999
Traduko el heredo de klasikulo de osetlingva literaturo Georgij Malijev (Maliti Geuxargi), digora (okcidenta) dialekto de oseta lingvo, tradukita 24.07.1999. MALITI Geuxargi estas taksita kiel la plej talenta el digoraj poetoj.
Juna fisxkaptistino (el Heine)
Al la brusto vi senzorge Metu kapon, belulin', - Pri l'boato interonde Vi ne timas ja, knabin'. |
Касалгдзау кизгæ (Гейнейæ)
Бараггенæй ду мæ реумæ Æркъола кæнæ дæ сæр, - Дæ цолахъæн ду уæлденгиз Ку нæ тæрсис æппундæр. |
Pro dufoja uzado de tiel nomataj adasismoj la traduko ne povas klasifikati kiel bona. Tamen nemalbona provo - cxiuj diras tiel... ))) Pluse - la traduko bone sekvas (preskaux lauxvorte) la originalon. Mi timas, ke pli bonan tradukon mi neniam plu faros...
Mi estas amanto
Sed kiun mi amas?
Cxu tiome gravas
Objekto amata?
Jen tion cxi mi verkis por la antauxdonita rimo "infero-afero, eterno-lanterno":
Interese, ke cxion-cxi mi verkis kun vinditaj okuloj (tiutage mi partoprenis trejnadon "Ni kaj aliaj" de Katjonka Bebenina, kiam ni povis dum unu tago senti, kiel esti nevidanto).
Kaj jen kion mi verkis sekvatage (jam neblinde) laux donita ruslingve temo: