Kelkaj klarigoj: Narta eposo - disvastiĝinta tra tuta Norda Kaŭkazio legendaro pri antikva stepa popolo, nartoj, kiujn multaj sciencistoj konsideras scitoj aŭ sarmatoj. Eposo iom diversas ĉe diversaj popoloj. Tie ni publikigas kelkajn legendojn el la oseta varianto.

Uruzmag kaj Ŝatana estas el la plej gravaj herooj de la eposo. Ili estas frato kaj fratino de unu patrino sed diversaj patroj.

Kiel Uruzmag forsendis Ŝatana-on al ŝia nordo

* nordo - (osete - [sagat]) por edzino domo de siaj gepatroj;
kontraŭe domo de sia edzo nomatas "ĥurgom" (sunloko)

Iam Uruzmag ekkoleregis je sia edzino Ŝatana kaj diris al ŝi:

- Pro Dio via, foriru al via nordo! Forportu kun vi el nia domo ĉiujn trezorojn, kiuj plaĉas al via koro. Nur foriru, ne plu povas mi toleri.

- Tre bone, - respondis Ŝatana, - Kion povas mi fari? Foriros al domo de miaj patrinaj parencoj, Donbjetturoj, kiuj vivas en Nigra Maro. Nur permesu, ke mi faru kuvd (preĝan festenon) por nartoj, inter kiuj mi tiom longe vivis.

Konsentis Uruzmag kaj oni organizis grandan kuvd-on. Ŝatana elkuiris fabelajn manĝaĵojn - nenio restis en ŝiaj provizejoj: nek manĝeblo, nek trinkeblo - ĉion surtabligis. Narta popolo dum sep tagoj kaj sep noktoj sidadis ĉe tabloj kaj poste disiris al siaj domoj, restis nur kelkaj junuloj (kiuj tradicie helpas dum kuvdoj, alportas manĝaĵojn, flegas la gastojn). Ŝatana al la junuloj diris:

- Jen pri tiu ĉi viro prizorgu!

La junuloj portis al Uruzmag pli kaj pli da plenaj trinkaĵujoj, fine li ebriegiĝis kaj profunde ekdormis. La junuloj foriris.

Tiam Ŝatana jungis bovojn en ĉaron, sternis matracon enĉare, kovris ĝin per la plej bela tapiŝo, kuŝigis tien la ebrian viron kaj vojkomencis al sia nordo. Nenion plu kunportis.

Kiam ili atingis stepon, vekiĝis Uruzmag, estis jam sobra. Li rigardas kaj vidas: jen apud li sidas Ŝatana, unumane bovojn antaŭen pelas, alimane pelas muŝojn for de vizaĝo de Uruzmag. "Nenion mi komprenas", - pensas Uruzmag.

- Kien ni iras? - demandas la edzo.

- Ŝajne vi jam forgesis, ke forpelis min el via domo. Jen iras mi al mia nordo.

- Bone, - diris Uruzmag, - sed klarigu nur: min pro kio vi portas kun vi?..

- Kiam vi forsendis min al mia nordo, vi diris "Forportu kun vi el nia domo ĉiujn trezorojn, kiuj plaĉas al via koro". Por mi ĉi-vive pli granda, pli amata trezoro ol vi ne ekzistas - do mi forportis vin, aliujn trezorojn forlasis.

Ridis olda Uruzmag, paciĝis kun sia edzino. Revenis ili hejmen kaj vivis kune amante unu alian.


Tradukis el oseta lingvo Vjaĉeslav' Ivanov', 23 aŭgusto 1999.

Kiel Ŝatana iĝis edzino de Uruzmag      Reen al indekso de Esperantlingvaj tekstoj

Fonto:

1. Narty kaĝĝita (Nartaj sagaoj), osetlingve, dua eldono, Orĝonikidze (Vladikavkaz), eldonejo "Ir", 1974.