Norda Osetio

Vidindaj lokoj

Norda Osetio estas malgranda respubliko de Rusia Federacio, kiu trovigxas sur nordaj deklivoj de Grandaj Kauxkazaj montoj. La cxefurbo de Norda Osetio estas 220-jara Vladikavkaz (eks-Orgxonikidze) kun cx. 350 mil logxantoj.

En la historia centro de Vladikavkaz. Avenuo de Paco (Prospekt Mira)

La Kurtata intermonto (kanjono) estas unu el plej belaj en Kauxkazio. La intermonto etendigxis je 50 kilometroj de sud-okcidento al nord-oriento laux rapida fluo de Fiagdon-rivero. Iam en malproksimaj tempoj cxi-tie estis karavan-vojo al Cis-Kauxkazio (Kartvelio, Armenio ktp.) Gxis nun la vojon gardas turoj... Turojn oni konstruis ne nur por sin defendi, sed ankaux por logxi (pli largxaj kaj malpli altaj turoj). La nuntempa montaro aspektas iel sovagxe, senhome, sed iam cxi-tie bolis vivo, la loka logxantaro estis kelkoble pli granda, sed poste foriris al pli komfortaj ebenaj vilagxoj...

En Kurtata intermonto En Kurtata intermonto En Kurtata intermonto

Nur duonhoron de busveturado el Vladikavkaz okupas vojo gxis Genaldona kanjono. Kelkloke la kanjono estas escepte mallargxa - la altegaj sxtonaj muroj ambauxflanke de la rivero impresegas vojagxantojn. En la kanjono trovigxas fama ripozloko Karmadon kun unikaj sanigaj mineralaj akvoj. Krome ecx la aero mem estas saniga tie cxi. Pro strukturo de apudaj montegoj la vetero cxirkaux Karmadon preskaux cxiam estas suna - ecx kiam 50 kilometrojn for cxie pluvas...

En Genaldona kanjono En Genaldona kanjono En Genaldona kanjono

La plej fama ripozloko de Osetio certe estas Cej. La Ceja Valo trovigxas en centra parto de montara Osetio kaj allogas turistojn per siaj negxkovritaj montoj, glaciriveroj, gajaj riveretoj, suficxe bonaj logxkondicxoj. En sovetiaj tempoj cxiujare multegaj ski-sxatantoj venis el cxiuj lokoj de la lando por rapidege skii laux deklivoj...

Cej Cej
Cej Cej Cej

La plej okcidenta parto de Nord-Osetio, cxe limo kun Kabard-Balkario, nomigxas Digorio (cxar la tie logxantaj osetoj parolas digoran dialekton de la oseta lingvo). Digorio estas fama pro siaj belaj lokoj kaj ne malpli belaj legendoj, ligitaj kun la montoj. Cxe fontoj de Uruhx-rivero, apud la grandega (dua laux grandeco en Kauxkazio) Karauxgoma glacirivero trovigxas kelkaj turismaj bazejoj...

En Digorio En Digorio
Digorio Digorio Digorio Digorio

Jen subite finigxis nia malgranda vojagxo tra Osetio. Vi povas vidi ankaux min mem.

La fotojn afable disponigis al mi Toma Kulajeva. Jen sxia rus/angla/oset-lingva pagxaro pri Osetio.


Reen al la cxefa pagxo