Kelkaj klarigoj: Narta eposo - disvastiĝinta tra tuta Norda Kaŭkazio legendaro pri antikva stepa popolo, nartoj, kiujn multaj sciencistoj konsideras scitoj aŭ sarmatoj. Eposo iom diversas ĉe diversaj popoloj. Tie ni publikigas kelkajn legendojn el la oseta varianto.

Uruzmag kaj Ŝatana estas el la plej gravaj herooj de la eposo. Ili estas frato kaj fratino de unu patrino sed diversaj patroj.

Kiel Ŝatana iĝis edzino de Uruzmag

Uruzmag iris por jarlonga balso (militiro). Lia edzino nomiĝis Elda. Kaj diris Uruzmag al ŝi:

- Mi foriras por jarlonga balso, preparu sufiĉe da manĝaĵoj kaj drinkaĵoj ĝis mia reveno - popolo venos min saluti.

Ĝis la fino de jaro ankoraŭ restis du semajnoj, kiam Elda komencis prepari drinkaĵojn (temas pri speciala biero - V.I.). Ŝi boligis la drinkaĵojn, volante ĉion prepari anticipe, sed la drinkaĵoj neniel fermentis. Ŝatana, ruzo de ĉielo kaj sorĉo de tero, ilin prisorĉis.

Ŝatana al ŝi mem diris: "Se Uruzmag malunuiĝos kun Elda, Borata-familio ŝanĝiĝos kaj aliros al malapero. Alia familio, al kiu mi venos kiel edzino, iĝos pli forta ol Borataj. Bonon neniu eksteren donas el sia domo. Ek, mi edzigu Uruzmagon por mi mem."

Neniu plu sciis pri planoj de Ŝatana.

Proksimiĝis tago, kiam devis reveni Uruzmag. Kaj alarmpleniĝis Elda - jen ŝi kuras kontroli la drinkaĵojn, jen poste ŝi kuras al Ŝatana:

- Bofratino, miaj drinkaĵoj ne fermentas. Se via frato min trovos tiel nepreta, li min mortigos.

- Kaj kion mi farus por vi? Ja ne estas mia afero, - respondis Ŝatana.

Ne plu staris sialoke koro de Elda. Kuras Elda al ŝiaj drinkaĵoj kaj rekuras al Ŝatana:

- Kion mi faru?! Mia animo iĝis pli maldika ol haro, venas mia fino.

Nun kredis Ŝatana, ke Elda vere nervozas kaj timas pro kolero de sia edzo, kaj diras Ŝatana:

- Unu ordonon mi diros, kaj se vi ĝin plenumos, tiam viaj drinkaĵoj fermentos.

- Ion ajn ordonu - mi konsentos por ne esti riproĉita de tiu homo. Se vi diros, ke mi mortigu min mem, eĉ tion mi faros.

- Do vi donontu al mi viajn fianĉinajn robon kaj tukon, kaj unu nokton mi pasigos kun Uruzmag. Pro tio mi fermentigos viajn drinkaĵojn.

"Bone", diris Elda.

Tiam Ŝatana deprenis la sorĉon kaj diris:

- Iru, kaj rigardu nun viajn drinkaĵojn.

Aŭdeblis siblado, el bareletoj superfluis drinkaĵo.

Por reveno de Uruzmag Elda finpreparis manĝaĵojn kaj drinkaĵojn tiajn, ke pli bonajn eĉ voli ne indis.

Jen aliris Uruzmag. Festenas ĉe li proksimaj kaj malproksimaj najbaroj. Sidas, manĝas, drinkas. Vesperiĝis, kaj poste noktiĝis. Estis tempo por enlitiĝi. Uruzmag diris al kunvenintoj:

- Mi bals-is malproksime. Nun mi kuŝiĝu kaj forigu mian lacon, sed morgaŭ ni daŭrigu laŭ Dia volo.

Homoj foriris, la familio restis. Kiam Uruzmag jam kuŝiĝis en sia ĉambro, Ŝatana diris al Elda: "Nu, ĉu vi ne rompas nian interkonsenton?". "Kion fari. Ne, ne rompas", - respondis Elda kaj enŝovis siajn robon kaj tukon en manojn de Ŝatana.

Ŝatana surmetis fianĉinajn vestojn de Elda, eniris ĉambron de Uruzmag kaj kuŝiĝis apud li. Nokte Uruzmag venkis kaj nerekonante Ŝatana-on brakumis ŝin kiel edzinon kaj diris: "Filino de Alagata-familio, nun vi estas pli bona ol la unuan nokton!".

"Tio estas trajto de nia familio", - respondis Ŝatana por ne venki suspekton.

Alproksimiĝis tempo de tagiĝo, Uruzmag venkis kaj diris: "Nun estos tago. Estas tempo por leviĝi". Sed Ŝatana ŝorce aperigis surplafone stelojn kaj lunon kaj diras: "Kara edzo, vi ja ĉiam vojaĝas kaj komprenas tempon laŭ steloj - do rigardu, kie ili ankoraŭ estas." Kaj Uruzmag denove ekdormis.

Tiutempe ekstere lia edzino sin alarmis, kuris de ĉambropordo al kuirejo kaj reen. Malfermi la pordon ŝi kompreneble ne kuraĝis. En la kuirejo staris granda poto kaj ĉiufoje Elda eltrinkis el ĝi kruĉon da akvo. Tagmeze ŝi - klak! - krevis. Ŝi falis kaj mortis.

Samtempe Ŝatana ne povis plu trompi Uruzmagon, malaperigis stelojn kaj lunon de plafono, malfermis fenestron. Vidante ŝin Uruzmag gapis ravite kaj diris: "Ŝatana, ĉu tiu vi estas?!"

Ŝi respondis: "Kaj laŭ vi kun kiu vi estis devespere?"

Eksciis Uruzmag, kia tragedio okazis en lia domo, multe li bedaŭris, batadis sian kapon, insultis ankaŭ Ŝatana-on, sed kion li povis ŝanĝi?

Kunvenis najbaroj kaj povra mortinto entombitis.

"De nartoj ĝis ĉinoj neniu aŭdis pri same fia afero, kiun mi faris. Post tio mi neniam aŭdacos promeni inter homoj", - diris Uruzmag.

Sed Ŝatana respondis tiel:

- Ne riproĉu vin, surtere neniam estos tia afero, kontraŭ kiu mi ne trovos ilon.

- Ho, kion vi trovos por kaŝigi tian honton?!

Ŝatana aligis azenon, reselis ĝin kaj diras: "Veturu per via azeno, sed sidiĝu dorson antaŭen, vizaĝon malantaŭen."

Foriris Uruzmag tiel laŭ stratoj de Narta urbo. Ĉiuj nartoj, viroj kaj virinoj, knaboj kaj olduloj, elkuris straten kaj ĉiuj ridegis.

Kiam li revenis hejmen, Ŝatana lin demandis:

- Rakontu, Uruzmag, kio okazis?

- Ĉiujn malbonojn al via fajrejo (tradicia forta malbeno)! Ĉiuj Nartoj eliris kaj el ili duono ridegis, duono ploris.

- Nun atendu ĝis morgaŭ. Mi trovos solvon.

La duan tagon denove Ŝatana veturigis Uruzmag-on dorson antaŭen surazene al Narta urbo. Eĉ duono da loĝantoj ne eliris lin spekti, nur kelkaj ridis, aliuj nur silente rigardis.

La trian tagon sendis Ŝatana Uruzmag-on sammaniere veturi tra la urbo. Kiam li revenis, ŝi demandis:

- Nu kio okazis, Uruzmag?

Uruzmag respondis:

- Neniu min rigardis, neniu ridis.

- Jen vidu, vi timis kondamnon, kaj mem trovis la solvon.

Uruzmag kaj Ŝatana restis vivi kune.


Tradukis el oseta lingvo Vjaĉeslav' Ivanov', aŭgusto 1999.

Sekva legendo pri Uruzmag kaj Ŝatana      Al listo de Esperantlingvaj tekstoj

Fontoj:

1. Narty kaĝĝita (Nartaj sagaoj), osetlingve, kompilis K.C. Gutijev, Orĝonikidze (Vladikavkaz), eldonejo "Ir", 1989.
2. Narty. Osetinskij geroiĉeskij epos. (Nartoj. Oseta heroeca eposo), el libroserio "Eposo de sovetuniaj popoloj", ruslingve kaj osetlingve, unua libro, Moskvo, eldonejo "Nauka", 1990.
3. Vsevolod Miller, "Osetaj studoj (Осетинские этюды)", unua parto "Osetaj tekstoj" kun rusa traduko kaj komentoj. Moskvo, eldonis Imperia Moskva Universitato, 1881.